28.5.09

Saluton!

Bonvenon al mia esperanta blogo. Ĉiun tagon, mi skribos ion. Ĝi povos esti mallonga aŭ longa dependa pri la tago, sed mi esperas skribi unu aŭ du alineon minimume ĉiu tago. Nun, kelkaj informoj pri mi.

Mi estas komencantino. Mi komencis lerni Esperanton en majo. Ĉiuj eraroj kiujn mi faras en la blogo estas de mi. Mi bonvenigos kaj aprezos respondoj kaj korektoj. Dankon!


Sincere,
Maria


6 comments:

  1. Saluton!

    Ĉu vi scias, ke Blogger subtenas Unikodon?

    Vi do povas uzi ĉiujn Esperantajn literojn kun supersigno en via blogo!

    Se vi uzas komputilon kun Vindozo, vi eble ŝatus uzi Tajpi.

    Kolonjano

    ReplyDelete
  2. Saluton, Kolonjano!

    Dankegon! Mi ne scias kiel uzi Unikodon aŭ Tajpi. Mi havas ĝin nun. Ree, dankon!

    Maria

    ReplyDelete
  3. Saluton!

    Pri la lingvaĵo en via blogero:

    ĉiu tagoĉiun tagonĉiutagedepende pri → depende deiom informaĵo concerne mikelkaj informoj pri miMi komencis lernanta esperanton majo → Mi komencis lerni Esperanton en majoĈiuj eraroj ke … → Ĉiuj eraroj kiujn …Respondoj ...Mi bonvenigos kaj aprezos ...Cetere: Vi estas tre kuraĝa komencantino! Mi mem eklernis Esperanton, kiam mi havis dek kvar jarojn, sed blogoj ankoraŭ ne ekzistis en tiu epoko ... :-)

    Kolonjano

    ReplyDelete
  4. Saluton!

    Ial la alineoj en mia antaŭa komento transformiĝis en unu solan longegan alineon. :-(

    Mi esperas, ke vi tamen sukcesos kompreni, kion mi celis diri.

    Kolonjano

    ReplyDelete
  5. Mi komprenas bonete kion vi celis diri. Mi redaktis laŭe kaj mi esperas ke esti prava.

    Estas tre interesa ke vi eklernis Esperanton kiam vi havis nur dek kvar jarojn! Ĉu vi pensis malfacile, aŭ ne? Speciale ĉar vi estis tre juna?

    Maria

    ReplyDelete
  6. Saluton!

    Siatempe mi verŝajne pensis, ke E-o estas tre facila lingvo. :-)

    Mi estis gimnaziano kaj en tiu plej altnivela speco de mezlernejo (en Germanujo) oni kutime devas lerni du fremdlingvojn.

    En la unua lernojaro mi eklernis la anglan kaj du jarojn poste mi devis decidi, ĉu nun eklerni la latinan aŭ la francan.

    Mi decidis favore al la latina.

    Do mi jam estis lernanta du ne tute facilajn lingvojn, kiam mi eksciis pri E-o.

    Kaj iom poste — en la kvina lernojaro — mi krome eklernis la francan.

    La notoj en miaj lernolibroj de la franca estis en E-o! :-)

    Dum kelka tempo mi do vivis kvazaŭ en kvinlingva mondo:

    La germana estis la ĉiutaga lingvo.

    En la klasĉambro mi instruiĝis pri (kaj en!) la angla kaj franca.

    Instruado de la latina okazis en la germana — oni nuntempe lernas nur traduki el la latina en la germanan.

    Kaj private mi instruis E-on al mi mem. :-)

    Bonŝance mi estis bona lernanto, tiel ke miaj gepatroj ne malhelpis okupiĝon pri supozeble stranga afero kia E-o. ;-)

    Ĉu E-o estas via unua „fremdlingvo“ aŭ ĉu vi jam eklernis alian antaŭe (ekz. la hispanan)?

    Kolonjano

    ReplyDelete